|
... estas la titolo de artikolserio, kiu aperis dum pluraj jaroj en la revuo Brita Esperantisto. Kiam tiu revuo fariĝis malpli ofta, do disponis pri malpli multaj paĝoj, vere ne ŝajnis al mi pravigebla okupi unu tutan paĝon, nur por ne manki, kiam mi ne havis ion urĝan por diri. Do la serio ĉesis, sed ne definitive finiĝis. Jam en la dua versio de biblbut.org aperis novaj artikoloj kiuj tute povus aparteni al tiu serio, kaj certe aperos pliaj artikoloj, eble en blogspot.com (se jes, aperos ligo), eble en NetNews, eble en EAB Update, aŭ eĉ premiere ĉi tie.
Mi deziras ankaŭ konservi la malnovajn, kiuj do iom post iom aperos ĉi tie, ju pli mi retrovos ilin en malnovaj ekzempleroj de “BE”. Aliloke en biblbut.org jam estas kelkaj, kvankam kun novaj titoloj, kaj pliaj aperos en tiu ĉi sekcio. Klakinte sur la koncerna bildo, vi povos do legi:
Por kio oni tenas bibliotekon? [anglalingve] Typing Esperanto is easy
Bona hejmo por viaj libroj [anglalingve] E-mail, the Internet & Esperanto
Anastasio López Luna Pri la publikaj bibliotekoj kaj nia pruntokolekto
Tiam kaj nun
|