Kie ni estas

 

Bedfield - spring 1999 - front, with old hedge

La biblioteko funkcias en du lokoj. La “postkulisaj”

laboroj estas farataj en la hejmo de la

bibliotekisto; tie ekzistas la ĉefekzemplero de

la katalogo, kaj tie estas redaktataj tiuj ĉi paĝoj.

 

 

 

 

 

 

 

Barlaston - Biblioteko Butler - ekstero - min02

Pli interesa por vi estas la parto vizitebla de

la biblioteko. Ĝi situas en du ĉambroj en kaj

apud la Esperanto-Domo ĉe la kolegio Wedgwood

 en Barlaston, apud Stoke-on-Trent. Pri la

ĝenerala aranĝo de la Esperanto-Domo vi

trovos informojn en la paĝoj de EAB.

 

 

 

 

 

 

 

Barlaston - Murray Kelso King en biblioteko02La Ĉambro Butler estas la ĉefa ĉambro de la

biblioteko; ĝi konsistigas proksimume duonon

 de la Esperanto-Domo. Tie vi trovos la ĝeneralan

 libro-kolekton, la periodaĵojn, la komputilon kaj

 la katalogon.

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Barlaston - Houghton de ekstere02 La dua ĉambro, Ĉambro Houghton (pron. Haŭt’n)

staras aliflanke de korteto. Tie vi trovos la ĝeneralan

arkivon, la fotoarkivon, kaj la pruntokolekton.

Tiu ĉambro estas ankaŭ konvene aranĝita por trankvila studado.

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

kaj kiel oni venas tien

 

Krom per aŭto (kiun eblas lasi antaŭ la biblioteko) vi povas alveturi per trajno aŭ per aŭtobuso

La aŭtobuso n-ro 350, se vi ĝentile tion petos al la ŝoforo, povas vin demeti tuj antaŭ la Kolegio.

 

BarlastonAreaMap02
BarlastonVillageMap02

 

 

Detalo de la vilaĝo. NB la domo indikita kiel “the Library” estas la vilaĝa biblioteko. La biblioteko Butler, kaj la Esperanto-Domo, troviĝas kie indikitas “The College”

 

                           WMC Limes

 

Kvankam oni ne formale anoncis tion, la fervoja stacio en Barlaston ŝajnas definitive fermita. Pri aŭtobusaj servoj vidu sube.

 

Stoke kaj Stafford havas ligojn per trajnoj kaj ekspresaj aŭtobusoj ne nur kun Londono kaj aliaj urbegoj sed ankaŭ kun multaj disaj lokoj de Skotlando ĝis Kornvalo. Do lasu hejme la aŭton, vi ne bezonas ĝin!

 

Aŭtobusoj inter Stoke, Barlaston, kaj Stafford

 

Detalajn horojn de la aŭtobusoj vi povas vidi en aparta paĝo.

Resume, inter Stoke kaj Barlaston iras la aŭtobuslinioj X1 kaj 350. Ili ambaŭ iras meze unu fojon en horo; sed en sabato la linio X1 iras nur ĉiun duan horon.

Rekte inter Stafford kaj Barlaston iras nur la linio X1, same unu fojon en horo, ĉiun duan horon en sabato. Eblas ankaŭ, kaj utilas precipe en sabato, iri de Stafford al Stone per aŭtobuso 101, kaj de tie veni al Barlaston per aŭtobuso 350.

 

Ĉiuj linioj ekas de antaŭ la koncerna stacidomo. Eblas aĉeti fervojan bileton ĝis Barlaston kaj uzi ĝin en la aŭtobuso X1; tio tamen ne validas pri la aŭtobusoj 350 kaj 101, kiuj estas aparte, kaj unuope, pagendaj.

 

En festotagoj la aŭtobusoj funkcias kiel en sabato. En dimanĉo ne estas servo al Barlaston

 

Notu ankaŭ, ke, se vi venos ne portante pezaĵojn, povas interesi la aŭtobuso n-ro 101, kiu iras inter Stoke kaj Stafford, trapasante la vilaĝon Tittensor kaj urbeton Stone, kiuj tre proksimas al Barlaston. Tiu aŭtobuso funkcias sufiĉe ofte; ordinare tri fojojn en horo, vespere kaj dimanĉe unu fojon en horo.

La aŭtobuso 101 povas esti oportuna se oni venas en vespero aŭ en dimanĉo, kiam aliaj aŭtobusoj ne funkcias.

 

Lasta aktualigo 2007.08.17