kiel uzi la bibliotekon

Ne miskomprenu; ni ne supozas, ke leginte ĉi tie la klarigojn pri uzo de la biblioteko, vi ĉion memortenos ĝis via alveno en Barlaston! Tiujn ĉi tekstojn vi povos relegi per la biblioteka komputilo, kie ili certe pli utilas. Ni esperas, tamen, ke tralego de tiuj ĉi klarigoj donos al vi ideon pri la servoj kaj materialoj uzeblaj en la biblioteko, kaj ian antaŭguston pri tio, kion vi povos fari tie; kaj eble helpos al vi plani vian laboron.

Supozante, ke antaŭ ĉio vi devos sukcesi trovi librojn kaj aliajn materialojn, ni do reproduktas la du tekstojn Kiel uzi la katalogon kaj Kie kion trovi. Laŭbezone kaj laŭinspire sekvos aliaj.

 

KIEL UZI LA KATALOGON

 

 La katalogo ekzistas en tri formoj: datenaro en la komputilo, interreta serĉilo, kaj  sliparo. La maniero uzi ilin estas tute alia por la du versioj. Ĉar la sliparo estas plej  simpla, ni komencu per tio.

 

LA SLIPARO

 

Aŭtoroj kaj titoloj. La unua parto de la katalogo estas laŭ-alfabete ordigita. Vi trovos en unu sama sinsekvo slipojn prezentantajn aŭtorojn, titolojn, tradukintojn k.t.p.  Do, se vi serĉas, ekzemple, ĉion, kion ni havas de William Auld, ĉu kiel aŭtoro ĉu kiel tradukinto, redaktoro, redaktinto, editoro, biografiito aŭ kiel ajn, simple rigardu en tiu sinsekvo ĉe AULD, William, kaj ĉio aperos samloke.

 Same, se vi serĉas iun libron sed scias nur la titolon, serĉu en la sinsekvo tiun titolon, kaj, se ni havas ĝin, jen ĝi aperos.

 Sed povas esti, ke vi pli ĝenerale serĉas, ekzemple, originalajn romanojn en Esperanto, aŭ libron pri esperanta filatelo. Tiuokaze vi bezonas la

 Laŭ-teman sliparon. En tiu dua serio enestas slipoj aranĝitaj laŭ klasifonumeroj. Tio signifas, ke, por trovi iun temon en la sinsekvo, vi bezonos ĝian numeron. Vi trovos en la komputilo datenaron kun nomo Indekso, kiu prezentas, en alfabeta ordo,ĉiajn imageblajn temojn, kune kun la numeroj, ĉe kiuj vi trovos tiujn temojn sur la librobretoj. Se vi preferas, tiu listo ekzistas ankaŭ en formo de simpla teksto, tre videbla en la frontekrano de la komputilo. Aŭ, se vi preferas, vi povas konsulti la surpaperan version de tiu sama teksto.

 Trovinte kaj notinte la numeron de la temo, kiun vi serĉas, vi povos tiam rigardi en la laŭ-tema sliparo ĉe tiu kaj apudaj numeroj, kaj vidi kio aperas. Aŭ vi povas iri rekte al la librobretoj ĉe la ĝusta numero, kaj tie rigardi la verkojn. Memoru, krome, ke tiu sama numero egale validas por la dokumenta arkivo kaj ankaŭ por la fotoarkivo.

 

LA LISTO EN INTERRETO

 

Tiu ĉi estas por multaj homoj la plej facile uzebla informaro. Atentu, tamen, ke ĝi estas malpli ĝisdata ol la  tuj menciota datenaro; sed aliflanke ĝi enhavas partajn informojn pri multaj verkoj, kiuj ne jam aperas en la datenaro. Vi trovos ĝin ĉi tie.

 

LA DATENARO

 

Tio ĉi estas la "vera” katalogo. Ĝi enhavas, pri ĉiu registrita libro, kodisko, kasedo, kio ajn, ĉiujn informojn, kiujn ni havas. Ĉar la katalogo estas baldaŭ transformota al alia programo, provizore aperas nur bazaj informoj pri la uzo.

Por aliri la katalogan datenaron duklaku sur la ikono "LocoScript”. Ekde tiu punkto ĉio okazas per klavado, do flankenmetu la muson. Aliru (per sagoklavoj) la drajvon D:KLAVU_DUFOJE kaj dufoje klavu PAGE DOWN. Aliru la datenaron KATALOGO.DAT kaj klavu E f10. Magie aperos iu paĝo de la katalogo.

 

Navigado en la katalogo.

 

Necesas elekti la ordon de la sinsekvo de la eroj. Ekzemple, se vi vidas supre sur la ekrano "Index 02” la datenaro estas aranĝita por funkcii en titola ordo. Se la indekso estas "a01” vi havas aŭtoran ordon. Aliaj ordoj estas eblaj, ekzemple eldonjaro, eldonloko, eldoninto, klasifo UDK.

Por ŝanĝi la ordigon klavu f2, elektu el la menuo, kaj klavu ENTER.

Interne de la paĝoj; vi bezonas scii nur tion, ke, ĉar la paĝoj estas pli longaj ol la ekrano, oni uzas la sagoklavojn por aliri la nevideblajn partojn

Por iri al tujposta aŭ tujantaŭa paĝo, simple klavu respektive PAGE UP aŭ PAGE DOWN.

 

Por serĉi en la katalogo

:

Por traserĉi la tutan katalogon pri ĉiu apero de iu(j) vorto(j), pli bone unue iru al la komenco de la datenaro (CTRL HOME) poste klavu CTRL f6, kaj entajpu tion, kion vi serĉas; kaj ENTER. La serĉilo ne atentas supersignojn, sed interpunkcion kaj interspacojn jes.

Trovinte iun aperon de la serĉitaĵo, ree klavu CTRL f6 kaj ENTER (ne necesas reklavi la tekston) por iri al la posta.

Aŭ, por pli rapide trovi iun eron, unue elektu indekson per f2 (elektante ekzemple "a01” por aŭtoro aŭ "02” por titolo) kaj poste klavu CTRL f5. Tie entajpu la komencon de la serĉata afero (do familian nomon de la aŭtoro, unua(j)n vorto(j)n de la titolo aŭ kiel konvenas), kaj klavu ENTER. Same, se vi serĉas (ekzemple) originalan esperanto-literaturon, per f2 elektu la indekson "udk”, klavu CTRL f5, entajpu 812 (= Esp. literaturo) kaj klavu ENTER.

Kelkaj konvencioj estas observindaj por maksimumigi la sukceson. Ekzemple, serĉante per aŭtornomo, tajpu unuvorte la familian nomon, poste interspacon, poste unuvorte la persona(j)n nomo(j)n (kutime nacilingve, do “auld william” sed ne “auld bill” nek “auld vilĉjo”). Se vi serĉas laŭ titolo, tajpu “tutanaferonunuvorte”. Se la titolo komenciĝas per “la” aŭ per nacilingva artikolo (“the” “das” “une” “el” k.t.p.) ne tajpu tiun vorton. Kompreneble ne necesas tajpi nepre la tutan nomon aŭ titolon, sed nur tiom, kiom sufiĉas por trovi la ĝustan verkon.

Kaj ĉefe; ellasu ĉiun interpunkcion kaj ĉiun neesperantan supersignon. Anstataŭ esperanta supersigno tajpu “zz” post la litero, do “Gzz” anstataŭ “Ĝ”. Ekzemple, nek “Ŝirjaev” nek “Shirjaev” nek “Sxirjaev” sed “Szzirjaev”. Rapide vi alkutimiĝos al tio.

Tiuj diversaj konvencioj servas, por ke la katalogo aperu literpostlitere ordigita laŭ la esperanta alfabeto.

 

KIE KION TROVI

 

La biblioteko havas materialojn el diversaj specoj, ne nur librojn sed ankaŭ revuojn, arkivaĵojn, fotojn, sonregistraĵojn, vidbendojn, eĉ kelkajn filmojn.

Ĉiuj tiuj aferoj estas tamen aranĝitaj laŭ unu sama ĝenerala principo; ili estas vicigitaj laŭ siaj temoj, per Universala Decimala Klasifo (por la aferoj ĝeneraltemaj), aŭ per la speciala klasifo de Montagu Butler (por la aferoj specife pri-esperantaj).

Do por trovi iun libron, aŭ dokumenton, aŭ verkojn pri iu aparta temo, vi devas trovi la klasifonumeron, kiu apartenas al ĝia temo; la klasifonumero de ĉiu libro aperas en la biblioteka katalogo.

Sube vi vidos numerojn por la plej vastaj temoj. Pli detalajn vi trovos en la Ĝenerala indekso de la katalogo, trovebla en la komputilo, kaj de tempo al tempo elpresata surpapere.

Ankoraŭ pli sube vi trovos notojn, kiuj helpos al vi trovi unuopajn materialojn.

 

LA ĈEFAJ KLASOJ

de la klasifoj UDK kaj de Butler estas jenaj:

 

000 Ĝeneralaĵoj. Interalie 016 Bibliografio; 020 Bibliotekoj

100 Filozofio. Inkluzivas 170 Etiko, moralo; krome 159.9 Psikologio

200 Religio.

300 Homo kaj Socio. Interalie 320 Politiko; 330 Ekonomiko

400 Lingvistiko. Interalie 410 Interlingvistiko

500 Naturscienco

600 Tekniko. Interalie 620 Inĝenieriko; 650 Administro

700 Belarto. Interalie 720 Arkitekturo; 780 Muziko; 792 Teatro

800 Literaturo. Interalie 812 Originala Esperanto-literaturo

900 Historio kaj geografio

E Esperanto (Ĝeneralaĵoj)

E01 ĝis E09 La Esperanto-movado

E1 ĝis E9  Lingvistiko de Esperanto, inter kio:

E3 vortaroj

E8 lernolibroj

 

La ĝenerala sinksekvo de la libroj troveblas en la Ĉambro Butler; ĝi komenciĝas dekstre de la ĉefpordo, kaj horloĝdirekte ĝi rondiras la ĉambron ĝis reatingi la pordon. Oni notu, ke tiu sinsekvo inkluzivas la flankan alon, kiun oni facile pretervidas.

La surbreta ordo ne estas perfekta sed estas prilaborata. Surbretaj etikedoj indikas - tre proksimume - kio staras sur la bretoj. Tiuj indikiloj (plibonigotaj) espereble iom helpas la orientiĝon.

Tamen kelkaj libroj staras aliloke. Ekzistas kelkaj volumoj tro altaj por la ordinaraj bretoj. Tiuj staras surplanke en la Okcidenta Alo, ankaŭ ili en laŭtema ordo.

Pli multaj estas la libretoj, ĝenerale altaj ĝis formato A6 (do poŝformataj).Tiuj staras en aparta serio da tirkestoj, troveblaj same en la Okcidenta Alo, kaj ankaŭ ili estas aranĝitaj en laŭ-tema ordo. Do, se en la katalogo la alteco de libro estas indikita kiel ĝis proks. 13cm. oni serĉu tie la libron.

Sonregistraĵoj. Niaj malmultaj gramofondiskoj espereble poste teniĝos aparte (por eviti difektiĝon) en propraj diskujoj. Provizore ili staras laŭ siaj temoj sur la librobretoj.

La sonkasedoj, kiujn ni havas, troviĝas jen sur la ordinaraj librobretoj jen inter la libretoj. Ni havos baldaŭ pli ĝustan teketon en kiu ni aranĝos la kasedojn. Ni tamen konscias, ke pro degenero de la fer-oksido la sonkvalito de la kasedoj perdiĝas en la daŭro de la jaroj, do ni kopias la enhavon de niaj sonregistraĵoj al diĝita formato MP3 kaj konservas ilin aŭ en la komputilo aŭ en kodiskoj. Tiu laboro estas jam grandparte farita.

La kodiskoj staras sur propraj bretetoj, etikeditaj, sur la longa muro duonvoje inter la du pordoj. Kelketaj, tre malmultaj, havante ingon tro altan por tiuj breteoj, staras sur la librobretoj. Ankaŭ niaj kelkaj vidbendoj staras sur la librobretoj. Tiujn ni kopios al dovodiskoj (DVD) kiuj tiam staros kun la kodiskoj.

Revuoj. La binditaj jarkolektoj de la revuoj estas ĉiurilate libroj; do ili staras ĉe sia temo inter aliaj libroj. Kelketaj, tre malmultaj, estas pro sia formato inter la libretoj; iom pli multaj (ekzemple Heroldo de Esperanto  kaj kelkaj fruaj volumoj de Revuo Esperanto) estas en la aparta vico de grandaj libroj.

Oni notu, ke la organoj de la diversaj esperanto-asocioj (do interalie Brita Esperantisto, Revuo Esperanto, Franca Esperantisto, k.t.p.) havas propran laŭ-landan sinsekvon G, kiu, logike, staras surbrete tuj post la serio E. Post tiuj sekvas la sendependaj esperantomovadaj kaj literaturaj  periodaĵoj, ankaŭ ili laŭlande, en la serio L.

Kelkaj aktualaj revuoj estas ekspoziciataj en pend-rako en la Ĉambro Butler, kaj aliaj lastatempaj periodaĵoj staras en alfabeta ordo sur apuda breto.

 

La Pruntokolekto. Jam de dudek jaroj la biblioteko proponas kelkajn el siaj duoblaĵoj por pruntado. Post la foriro el Londono necesis draste redukti tiun kolekton, sed nun ni komencis rekonstrui ĝin. Se dum via restado en Barlaston vi bezonus prunte uzi iun librojn petu tion ĉe la bibliotekisto. Registrinte la prunton, vi povas ankaŭ kunporti la libron al via hejmo poste ĝin redononte. Listo de la prunteblaj libroj estas havebla.

La librojn, provizore nur kelkajn centojn, vi trovos en la Ĉambro Houghton.

 

La dokumenta arkivo konsistas el korespondaĵoj, broŝuretoj, pamfletoj, ĵurnaleltondaĵoj,  kongresaj kaj asociaj dokumentetoj (aliĝiloj, formularoj, k.t.p.), flugfolioj. tekstetoj diversaj, tre varia sortimento de aferoj kun intereso jen aktuala  jen historia. Ankaŭ tiu kolekto estas aranĝita laŭ temoj; vi  trovos ĝin en la Ĉambro Houghton.

 

La fota arkivo estas iomete misnomita,ĉar estas en ĝi ne nur fotoj kaj poŝtkartoj, sed ankaŭ aliaj aferetoj kiel glumarkoj, kalendaretoj, membrokartoj, do arkivaj eroj malgrandaj, ĝenerale ĝis formato A6, kiel ĉe la libretoj, ĉio ĉi tenata en serio da tirkestoj. Tiuj tirkestoj staras, same en laŭ-tema ordo, en la Ĉambro Houghton, rekte super la samtemaj skatoloj de la dokumenta arkivo.

 

Kelkaj objektoj diversaj krome apartenas al la biblioteko.Ŝildoj, pokaloj, artaĵoj, la seĝo kaj eĉ la tajpilo de Montagu Butler; insignoj, flagoj, poŝtmarkoj, skribiloj, cindrujoj, cigaredpakaĵoj, brodaĵoj, ligno-gravuraĵoj, tondaĵalbumoj, teleroj, tasoj, portretoj... Verdire kiam ni kunportigis tiujn aferojn el Londono ni simple ne sciis, ke ili estas tiel multaj. Ni devas do decidi, kie kaj kiam ni ekspozicios tiujn aferojn.