|
kion fari:
por sendi retmesaĝon simple klaku ĉi tie
por paperpoŝta kontakto:
librojn, revuojn kaj aliajn materialojn por la biblioteko oni sendu al: Biblioteko Butler Esperanto House Station Road Barlaston GB - ST12 9DE
leterojn k.a. aferojn por la bibliotekisto oni sendu al: Geoffrey King Mill Farm House Bedfield Woodbridge GB - IP13 7EA
kion ne fari: Bonvolu sendi nek retmesaĝojn nek paperajn korespondaĵojn al la Esperanto-Centro ĉar tio kaŭzas prokraston. Dankon!
sendi monon:
Se vi devas fari ian pagon al la biblioteko, ekzemple pro aĉeto de brokantaĵoj aŭ simple pro donaca malavaro, ekzistas kelkaj rimedoj.
Unue, ne pagu tro baldaŭ! Atendu, ke ni petu la pagon, por esti certa, ke vi sendas la ĝustan monsumon. Ordinare la brokantaĵoj estas pagendaj nur post la livero, kvankam pri escepte granda mendo ni eble petus partan antaŭpagon, sufiĉan por pagi la sendokoston.
Por enlandaj pagoj plej simple oni sendu ĉekon je la nomo Geoffrey King al la adreso en Bedfield.
Se vi havas konton ĉe UEA vi povas transpagigi monon al nia konto, pri kiu ni laŭbezone informos vin. Eĉ se vi ne havas propran UEA-konton vi povas sendi monon al nia UEA-konto. |
||