|
La Klasifo de esperantaj temoj estis dumviva verko de Montagu Butler. Inspirite de la decimala klasifosistemo de Internacia Instituto Bibliografia kaj de provo de Esperanto-klasifo farita de Hippolyte Sébert, li prilaboris sian Klasifon dum dudeko da jaroj antaŭ ol fine sukcesi presigi ĝin en 1950. Poste li plue reviziadis ĝin dum la cetero de sia vivo; lia persona laborekzemplero enhavas multajn tajpitajn kaj mane skribitajn notojn, ampleksigojn, kaj korektojn. Tamen la verko estas nun malfacile akirebla, kaj eĉ se oni trovas ĝin, ĝi aĝas jam 56 jarojn. Dume la mondo ŝanĝiĝis, kaj la lingvo kaj movado esperantaj multe evoluis. Tial, antaŭ kelkaj jaroj mi decidis, ke necesas ne nur iel republikigi la verkon, sed ankaŭ provi iel revizii kaj aktualigi la verkon. Relative facile mi povus simple enretigi la originan tekston, sed tio enhavus eĉ ne la reviziojn kiujn la aŭtoro mem faris. Necesas, do, aperigi unue la plenan kaj definitivan tekston kun la notoj de la aŭtoro, due prinoti tiun tekston cele al detala revizio, kaj fine kompili kaj publikigi la reviziitan tekston. Parto de tio estas jam farita, kaj la cetero estas farata kaj farota. Anstataŭ atendigi finitan verkon (kio certe daŭros plurajn jarojn) la ĝisnuna teksto aperos ĉi tie, kiel “laboro en progreso” Kelkaj el vi jam vidis kaj prikomentis tion, kio aperis en la antaŭa versio de nia retpaĝaro. Pro teknikaj kialoj mi devas remunti la jaman tekston de la komenco (sed, feliĉe, ne retajpi!) do la nuna aspekto ŝajnos retropaŝo. Mi esperas rapide reatingi la antaŭan stadion kaj poste iri kuraĝe antaŭen. La grafika aspekto de la refarita teksto estos verŝajne pli bona. En aparta paĝo ni aperigas kelkajn recenzojn pri la Klasifo kaj ankaŭ artikolon de Montagu Butler La unua parto, kaj plej urĝa ĉar ĝi mankis en la presita libro, estas indekso.
Notoj por uzado de la Indekso
Ĉiu klasifisto, ekde Melvil Dewey, konsilas, ke oni uzu la indekson apud la tabelaro, ne anstataŭ la tabelaro. Nu, la tabelaro provizore mankas ĉi tie, sed, ekde kiam ĝi aperos, plue validos tiu konsilo. En la indekso vi foje vidos indikon laŭ la stilo:
Biblioteko de Esperanto-asocio E06 ... -560.2
La tri punktoj tie indikas, ke oni povas (sed ne nepre devas) plenigi tiun lokon per plia informo, ekzemple
Biblioteko de Hispana Esperanto-Federacio E06(46)-560.2
Fine: mi provis tiel vortumi la indekserojn, ke tuj komence aperu la plej probable serĉota vorto. Tamen la probable serĉota vorto ne ĉiam estas la plej ĝusta ebla vorto. Oni do ne kredu la indekson lernilo de terminoj!
Paĝoj de la indekso:
A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P Q R S Ŝ T U Ŭ V W X Y Z
Paĝoj de la teksto:
00 - Enhavtabelo [kun detala prezento de la strukturo de la Klasifo] 04 - Ĝenerala lingvistiko 05 - Interlingvistiko; Projektoj de internacia lingvo 06 - Esperanto, Ido, Volapuk, kaj iliaj variantoj; etnolingvoj; projektoj kun bazo etnolingva 07 - Projektoj diversaj; Literaturo; biografio 08 - Esperantologio; ĝeneralaj principoj kaj traktomanieroj 09 - Revuoj k.a. periodaĵoj esperantistaj 10 - La ĝenerala Esperanto-movado; detaloj pri organizo kaj pri kongresoj 11 - Instruo kaj studo de Esperanto; organizo, metodiko, 12 - Metodiko (daŭrigo), ekzameno. Prezentoformoj diversaj 13 - Historio de Esperanto. Publico, diskonigo, informado 14 - Publico, diskonigo, informado (daŭrigo) 15 - Karaktero de la lingvo. 16 - Prononco. Ortografio 17 - Vortteorio. Etimologio. Derivo |
||